Internaciaj monunuoj por internacia komunumo

2 132
Avatar for VerdaFlago
4 years ago

La ideo de lingvo internacia entenas, por la plimulto de la esperantistoj, ankaŭ ideon pri ia internacia komunumo, kie homoj havas inter ili duan, mondan kulturon. Ni vidis, dum la lasta jarcento, kiel nia Lingvo disvastiĝis tra la kvin kontinentoj kaj kiel tiu nova kulturo aperis. Flimetoj, kantoj, libroj, poemoj, kaj novaĵoj en la Lingvo Internacia estas parto de la ĉiutaga vivo de la esperantistoj.

Ankaŭ ekzistis tiuj homoj, kiuj kredis necese, ke estu internacia, neŭtrala monunuo por esti uzata de tiu komunumo, kiu ne plu metas naciismon antaŭ homa interkompreniĝo. La unua, plej konata, el tiaj projektoj estis la «spesmilo», proponita en 1907 de René de Saussure. Multaj jaroj poste aperis la «stelo». Moneroj estis faritaj kaj en kelkaj Universalaj Kongresoj ili estis uzataj anstataŭ naciaj devizoj. Ilia uzo, tamen, neniam estis granda aŭ daŭris ĝis nia tempo.

Malgraŭ ĉiuj penoj, hodiaŭ ŝajnas, ke ne ekzistas vere neŭtrala devizo. Devizojn kreas nacian bankoj kaj en internacia komerco oni uzas la plej stabilajn. Sed uzi tiajn monunuojn en nia internacia komunumo ne estas kohera al niaj valoroj. Pro tio, estus bone, ke ni uzu novan internacian devizon por ke mona neŭtraleco estu efektiva, kiel niaj prauloj imagis.

Por fari monon hieraŭ estis metaloj kaj paperoj. Hodiaŭ ni havas komputilojn kaj bitojn. Kial ni ne uzas ciferecan monunuon en nia komunumo? La bona novaĵo estas, ke tiaj monunuoj jam de kelkaj jaroj ekzistas. Mankas nur nia enuzigo. Mi parolas, kompreneble, pri tio, kion oni nomas «ĉifrovalutoj», ekzemple Bitkojno.

La fama Bitkojno

Bitkojno aperis en 2008, per la publikiĝo de la scieca papero «Bitkojno: Sistemo de Elektronika Kontanto Parulo-al-Parula», kiu montris, ke estas ebla krei monon sen centraj bankoj aŭ centraj institucio, t.e., neŭtrala monunuo. Krome, oni vidis ke tia mono estas rapida, fidebla, kaj sekura. Des pli homoj uzas tiun sistemon, ju pli malfacile estas trompi ĝin. Tiel, hodiaŭ ekzistas ne nur Bitkojno, sed pluraj aliaj ĉifrovalutoj.

La verkinto de la papero, Satoŝi Nakamoto (lia kaŝnomo), restas ĝis hodiaŭ anonima, sed li libere lasis al ni la programon kaj la protokolon. Kaj hodiaŭ ĉiu povas uzi tiun programon aŭ modifi ĝin. (Kiel flanka noto, mi volas notigi la similecon inter lia sindoneco kaj tiu de Zamenhof. Eble ili povus esti bonaj amikoj tiusence.)

Sed, kio estas Bitkojno? Kaj kiel ĝi funkcias? La esenco de ĝia funkciado estas io, kion oni nomas «blokĉeno». Ĉe Bitkojno, ĉiuj transakcioj estas arigataj kaj registrataj en «blokojn». Ĉiu bloko rilatas al la antaŭa, pro tio ĝi estas speco de ­«ĉeno el blokoj». Komputiloj el la tuta mondo, kuniĝitaj enrete, kiuj estas specife kreitaj por esti uzata ĉe la Bitkojno-reto, konkuras por solvi matematikan problemon kaj aldoni novan blokon al la blokĉeno. Kiam iu solvas ĝin, ĝi ricevas kiel premio nove kreitajn bitkojnojn.

Senlimaj ebloj

Tiu ĉi sistemo estas bona kaj funkcias. Hodiaŭ, kiel mi antaŭe diris, ekzistas ankaŭ aliaj ĉifrovalutoj. Ĉiu el ili havas ĝeneralan aŭ specifan uzkazon kaj havas sian proprajn protokolojn, sed la plimulto el ili bazas ĝin sur tiu ĉi meĥanismo ĵuse priskribita.

Estas notinde, ke ezkistas ĉifrovaluto nomita simple «Monero», ĉar ĝia nomo estas intence en Esperanto. Ĝia celo estas esti la plej privata kaj anonima el ĉiuj. Ĝiaj transakcioj estas plene kaŝitaj en la reto kaj oferas sekurecon al tiuj, por kiuj privateco estas grava afero.

Aliaj, kiel Bitkojno-Kaŝ aŭ Etereum, permesas al uzantoj krei sian propran monunuon ene de la ĉefa protokolo. Tio signifas, ke ni povus uzi unu el ili kaj rekrei niajn stelojn tie. Tio estus utila, se ni decidus uzi novan ciferecan version de tiu internacia devizo.

Mi volas fini proponante al la anoj de la komunumo de parolantoj de la Internacia Lingvo, kiuj kredas je mona neŭtraleco, ekuzi ĉifrovalutojn, lerni pri iliaj avantaĝoj kaj diskonigi ilin inter siaj movadaj amikoj. Per tio, mi esperas vidi progreson ne nur en internacia komerco, sed ankaŭ en la kreado de koscio internacia, kio turnigu homojn al la Lingvo, kiu apartenas al la tuta mondo.

6
$ 1.50
$ 1.05 from @Andante
$ 0.25 from @Read.Cash
$ 0.20 from @btcfork
Avatar for VerdaFlago
4 years ago

Comments

Kara @VerdaFlago,

dankon pro bonega artikolo. Mi konsentas ke bitmono kaj esperanto tre bone kongruas. Mi volonte legus pli pri viaj pensoj pri tiu afero. Mi invitas vin sendi ĉi tiun artikolon al la esperanta grupo. https://read.cash/c/esperantujo-1a1b Ni provu krei komunumon!

Mi aparte ŝatis kiel vi literumis "Bitcoin Cash" en esperanto, "Bitkojno-Kaŝ". Estas bela vortludo rilati al la kapablo "Cash Fusion" ;) Ĝis revido

$ 0.05
3 years ago

Aliĝu al la komunumo ĉe Telegram: https://t.me/BCHEsperanto

$ 0.00
1 year ago